Koncerta programo

Mikaelo Bronŝtejn

Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn

Mikaelo Bronŝtejn estas konata Esperanto-verkitso, poeto, tradukisto kaj bardo. Liaj libroj en Esperanto estas legataj en la tuta mondo, li koncertas en dekoj da landoj. Lia koncerto ĉiam estas agrabla donaco.

Mikaelo Povorin

Koncerto de Mikaelo Povorin

Mikaelo Povorin esperantiĝis en 1982. Baldaŭ post tio li komencis lerni esperantajn kantojn, kaj en 1986 ekverkis proprajn kantojn. Tekstojn por kantoj de sia koncerta repertuaro li ofte verkas mem. Krom tio li uzas ankaŭ originalajn verkojn de esperantaj poetoj kaj tradukas kantojn. Mikaelo estas tipa reprezentanto de la Moskva skolo de esperanta poezio. Tio klare videblas en la kantotekstoj, kiujn li verkas aŭ elektas. Ili ĉiam havas perfektajn ritmon kaj rimojn: Mikaelo ne toleras radikajn rimojn aŭ adasismojn. Liaj kantoj estas diverstemaj: ŝercaj, satiraj, primovadaj, eĉ erotikaj, sed plej ofte lirikaj. Se temas pri la kantmelodioj, ili estas tre diversstilaj, sed ĉiam belaj kaj atentokaptaj. Mikaelo mem plenumas siajn kantojn kun gitara akompano. Vizitu lian koncerton por ĝui la kreadon de unu el la plej bonaj kantaŭtoroj en nuntempa Esperantujo!
Krome Mikaelo estas tre aktiva kreanto de karaokeo en Esperanto.