Loko

MER-6 okazos en pitoreska loko apud rivero en Puŝkinskij-distrikto de Moskva Regiono.
La aldonaj informoj venos baldaŭ.
Puŝkino rapide atingeblas el centro de Moskvo kaj la aliaj distriktoj.
De Jaroslavskij-stacidomo la vojaĝo daŭras per rapidtrajno 27-33 min. (la bileto kostas 150 rbl.) per elektrotrajno (la bileto kostas 82 rbl.) ĉ. 40 min.
La alternativa varianto estas busoj, kiuj startas de metrostacioj "VDNĤ" kaj "Medvedkovo", tamen la vojaĝo okupas pli da tempo – ne malpli ol 1 horon.